. .
| Por niaj Infanoj | Moralaj Valoroj | Edziĝaj Solenoj | Antaŭnelonga Servoj | Ministerioj | Kalendaro | Kontakti nin | Hejmpaĝo | Por Vizitantoj | Novaj |
|
|
La 30 homaj rajtoj Esperante + unu alia
2. Ne diskriminaciu - Ĉi tiuj rajtoj apartenas al ĉiu, malgraŭ niaj diferencoj.
3. La rajto vivi - Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.
4. Sklaveco forpasis - Neniu havas rajton nin sklavigi. Ni povas sklavigi neniun.
5. Torturado - Neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.
6. Ni ĉiuj havas la saman rajton utiligi la leĝaron. - Mi estas persono, same kiel vi!
7. Ni ĉiuj estas protektataj de la leĝaro. - La leĝaro samas por ĉiu. La leĝoj devus trakti nin ĉiujn same.
8. Egala traktado de jure egalaj tribunaloj. - Kiam ni estas neegale traktitaj, ni ĉiuj povas konsulti la leĝaron.
9. Nejusta mallibereco - Sen bona kialo, neniu havas rajton sendi nin al malliberejo kaj teni nin tie aŭ ellandigi nin.
10. La rajto je proceso - Se ni estas prijuĝataj, oni faru tion publike. La homoj kiuj juĝas pri ni, ne lasu sin influi de aliaj.
11. Senkulpa, krom se kulpo pruvita. - Neniu estu kulpigita pri io, ĝis lia kulpo estas pruvita. Kiam iuj opinias ke ni faris ion maljustan, ni havas rajton evidentigi ke tio ne veras.
12. La rajto je privateco - Neniu provu nin misfamigi. Neniu havas la rajton eniri nian domon aŭ malfermi niajn leterojn.
13. Libereco moviĝi - Ni ĉiuj havas rajton iri en nia lando kien ajn ni volas kaj vojaĝi laŭ niaj deziroj.
14. La rajto je azilo - Se ni timas esti malbone traktotaj en nia propra lando, ni ĉiuj havas rajton fuĝi al alia lando por esti sekuraj.
15. La rajto je ŝtataneco - Ni ĉiuj havas rajton aparteni al iu lando.
16. Geedziĝo kaj familia - Ĉiu plenkreskulo havas la rajton edz(in)iĝi kaj fondi familion, se li aŭ ŝi tion deziras. Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn.
17. Aferoj kiuj estas viaj - Ĉiu havas la rajton posedi aŭ dividi siajn posedaĵojn. Neniu devus forpreni niajn aferojn sen bona kialo.
18. Libereco pensi - Ni ĉiuj havas la rajton kredi kion ni volas kredi, havi religion aŭ ŝanĝi je religio se ni tion deziras.
19. Libere diri tion kion vi volas - Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.
20. Renkonti homojn kie ajn - Ni ĉiuj havas la rajton renkonti niajn geamikojn kaj pace kunlabori por defendi niajn rajtojn. Neniu povas devigi nin aparteni al grupo, se ni tion ne volas.
21. La rajto je demokratio - Ni ĉiuj havas la rajton partopreni en la registaro de nia lando. Oni devus permesi al ĉiu plenkreskulo elekti siajn gvidantojn.
22. La ratjo je sociala sekureco - Ni ĉiuj havas la rajton je loĝado, medicina zorgo, edukado, zorgo pri infanoj kaj, se maljunaj aŭ malsanaj, sufiĉe da mono por vivi kaj por medicina helpo laŭ la disponeblaj rimedoj. v23. La rajto de la dungito - Ĉiu plenkreskulo havas la rajton praktiki metion, kontraŭ justa salajro kaj la rajton membri en sindikato.
24.La rajto ludi - Ni ĉiuj havas la rajton ripozi post laboro kaj malstreĉiĝi.
25. Lito kaj ion por manĝi - Ni ĉiuj havas la rajton je bona vivo. Patrinoj kaj infanoj, maljunuloj, senlaboruloj aŭ handikapuloj, ĉiuj homoj rajtas je bonaj prizorgoj.
26. La rajto je educado - Edukado estas rajto. Elementa edukado devus esti senpaga. Ni devus lerni pri Unuiĝintaj Nacioj kaj pri tio kiel trakti kun aliaj homoj. Niaj gepatroj povas elekti kion ni lernu.
27. Kulturo kaj aŭtora rajto - La aŭtora rajto protektas ies artistajn kreaĵojn kaj tion kion li aŭ ŝi verkis. Laŭ ĉi tiu aŭtorrajta leĝo aliaj ne rajtas tion transpreni sen permeso. Ni ĉiuj havas la rajton je nia propra vivstilo. Ni havas la rajton profiti la bonajn aferojn de la vivo kiujn donas kulturo kaj scienco al ni.
28. Libera kaj egalrajta mondo - Devas ekzisti certa ordo tiel ke ni ĉiuj disponas niajn rajtojn kaj liberecojn en nia lando kaj ĉie en la mondo.
29. Niaj respondecoj - Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj liberecojn.
30. Neniu povas de ni forpreni ĉi tiujn rajtojn kaj liberecojn.